Labori per tabeloj

Datumojn konservas tabeloj. Ekzemple, via adresaro, kiun vi uzas por retpoŝtaj adresoj, estas tabelo de la adresa datumbazo. Ĉiu adreso estas datuma rikordo, prezentebla kiel vico en tiu tabelo. La datumaj rikordoj konsistas el datumaj kampoj, ekzemple la kampoj por persona nomo kaj familia nomo kaj la retpoŝta kampo.

Krei novan tabelon per la Tabela Asistanto

En LibreOffice vi povas krei novan tabelon per la Tabela Asistanto:

  1. Malfermu la datumbazan dosieron kie krei la novan tabelon.

  2. En la maldekstra panelo de la datumbaza fenestro, alklaku la bildsimbolon Tabeloj

  3. Alklaku al Uzi Asistanton por krei tabelon.

Krei novan tabelon per la dezajna vido

  1. Malfermu la datumbazan dosieron kie krei la novan tabelon.

  2. En la maldekstra panelo de la datumbaza fenestro, alklaku la bildsimbolon Tabeloj

  3. Alklaku al Krei novan tabelon per la dezajna vido

Vi vidos la fenestron Dezajni tabelon.

Krei novan tabelan vidon

Iuj datumbazaj tipoj subtenas tabelajn vidojn. Tabela vido estas informpeto kiu estas konservita en la datumbazo. Por plejmultaj datumbazaj funkcioj, eblas uzi vidon kiel oni uzas tabelon.

  1. Malfermu la datumbazan dosieron kie la nova tabela vido estas kreota.

  2. En la maldekstra panelo de la datumbaza fenestro, alklaku la bildsimbolon Tabeloj

  3. Alklaku al Krei tabelan vidon.

Vi vidas la vidodezajnan fenestron, kiu estas preskaŭ sama al la fenestro Informpeta dezajna fenestro.