Prilabori informpetojn

Se vi ofte volas aliri nur subaron de viaj datumoj kiu estas bone difinebla de filtra kondiĉo, vi povas agordi informpeton. Tio baze estas nomo por nova vido ĉe la filtritaj datumoj. Vi malfermos la informpeton kaj vidos la aktualajn datumojn en la tabela aranĝo agordita de vi.

Krei novan informpeton per la Informpeta Asistanto.

En LibreOffice vi povas krei novan informpeton per la Informpeta Asistanto:

  1. Malfermu la datumbazan dosieron kie krei la novan informpeton.

  2. En la maldekstra panelo de la datumbaza fenestro, alklaku la bildsimbolon Informpetoj.

  3. Elklaku al Uzi Asistanton por krei informpeton.

Krei novan informpeton per la dezajna vido

  1. Malfermu la datumbazan dosieron kie krei la novan informpeton.

  2. En la maldekstra panelo de la datumbaza fenestro, alklaku la bildsimbolon Informpetoj.

  3. Alklaku al Krei informpeton en dezajna vido.

Vi vidos fenestron Agordi informpeton.