Kopii desegnajn objektojn en aliajn dokumentojn

En LibreOffice eblas kopii desegnajn objektojn inter teksto, kalkultabeloj kaj prezentaĵoj.

  1. Elektu la desegna(j)n objekto(j)n.

  2. Kopii la desegnan objekton al la poŝo, ekzemple, uzante je +C.

  3. Saltu al la alia dokumento kaj metu la kursoron kien la desegna objekto estas enmetota.

  4. Enmetu la desegnan objekton, ekzemple, uzante je +V.

Enmeti en tekstan dokumenton

Enmetita desegna objekto estas ankrita al la aktuala alineo. Vi povas ŝanĝi la ankron elektante la objekton kaj klakante al la bildsimbolo Ŝanĝi ankron en la ilobreto OLE-objekto aŭ la ilobreto Krado. Tiel malfermiĝos ŝprucmenuo kie vi povos elekti la ankran tipon.

Enmeti en kalkultabelon

Enmetita desegna objekto ankriĝas al la aktuala ĉelo. Vi povas ŝanĝi la ankron inter ĉelo kaj paĝo elektante la objekton kaj aklakante al la bildsimbolo Ŝanĝi ankronBildsimbolo.