Redakti diagramajn titolojn
Por redakti diagraman titolon enmetitan de vi en LibreOffice-dokumenton:
-
Duoble alklaku sur la diagramo.
Griza bordero aperos ĉirkaŭ la diagramo kaj la menubreto enhavos komandojn por redakti la objektojn en la diagramo.
-
Duoble alklaku ekzistantan titolan tekston. Griza bordero aperos ĉirkaŭ la teksto kaj vi povos redakti. Premu Enigi por krei novan linion.
If no title text exists, choose Insert - Titles to enter the text in a dialog.
-
Unu klako en la titolo ebligas al vi movi ĝin per la muso.
-
Se vi volas ŝanĝi la formaton de la ĉefa titolo, elektu je Formato - Titolo - Ĉefa titolo. Tiel malfermiĝos la dialogo Titolo.
-
Elektu iun el la disponeblaj langetoj en la dialogo por ŝanĝi.
-
Klaku al Akcepti. En via dokumento, alklaku ekster la diagramo por eliri el la diagramredakta reĝimo.