Enmeti diagramojn

Ekzistas diversaj metodoj por komenci diagramon:

Note Icon

En Tabelilo, diagramo estas objekto en folio kopiebla al alia folio de la sama dokumento, la datumaro restas ligitaj al la ĉelaro en la alia folio. Se ĝi kopiiĝas al alia dokumento de Tabelilo, ĝi havas la propran diagraman datuman tabelon kaj ne plu estas ligita al la origina ĉelaro.


Diagramo en kalkultabelo de Tabelilo

  1. Alklaku en la ĉelaro prezentota en via diagramo.

  2. Alklaku al la bildsimbolo Enmeti diagramon en la ilobreto Normala.

    Vi vidas diagraman antaŭvidon kaj la Diagraman Asistanton.

  3. Sekvu la paŝojn en la Diagrama Asistanto por krei la diagramon.

Diagramo en dokumento de Verkilo

En dokumento de Verkilo, vi povas enmeti diagramon bazitan sur la valoroj en tabelo de Verkilo.

  1. Alklaku en tabelo de Verkilo.

  2. Elektu je Enmeti - Hiperligilo.

    Vi vidas diagraman antaŭvidon kaj la Diagraman Asistanton.

  3. Sekvu la paŝojn en la Diagrama Asistanto por krei la diagramon.

Diagramo bazita sur ĝiaj propraj valoroj