Aldoni teksturon al diagramaj bretoj
Vi povas aldoni teksturon al la bretoj en diagramo (anstataŭ la aprioraj koloroj) per bitbildaj grafikaĵoj.
-
Eniru redaktan reĝimon duoble alklakante en la diagramo.
-
Alklaku al ajna breto el la bretaro redaktota. Tiam ĉiuj bretoj de tiu bretaro estas elektitaj.
Se vi volas redakti nur unu breton, ree alklaku en tiu breto.
-
En la kunteksta menuo elektu je Objektaj Atributoj kaj elektu la langeton Areo.
-
Alklaku en Rastrumo. En la listujo elektu rastrumon kiel teksturon por la aktuale elektitaj bretoj. Alklaku al Akcepti por akcepti la agordon.