Redakti diagramajn aksojn

Por redakti la aksojn de diagramo enmetita de vi:

  1. Duoble alklaku sur la diagramo.

    Griza bordero aperos ĉirkaŭ la diagramo kaj la menubreto enhavos komandojn por redakti la objektojn en la diagramo.

  2. Elektu je Formato - Akso, kaj elektu la akson (aŭ aksojn) redaktota(j). Dialogo aperos.

  3. Elektu el la disponeblaj sekcioj kaj ŝanĝu laŭ bezono (ekzemple, elektu la langeton Skalo se vi volas ŝanĝi la skalon de la akso).

  4. Klaku al Akcepti. En via dokumento, alklaku ekster la diagramo por eliri el la diagramredakta reĝimo.