Enmeti linisaltojn en ĉelojn
Enmeti linisaltojn en ĉelojn de LibreOffice-Kalkultabelilo
-
Por enmeti linisalton en ĉelon de kalkultabelo, premu klavojn KomandoStir+Enigi.
Tio funkcios nur kun la teksta kursoro en la ĉelo, ne ĉe la eniga linio. Do unue duoble alklaku la ĉelon, tiam unufoje alklaku ĉe la teksta pozicio kie la linisalto estas enmetota.
Vi povas serĉi novlinian signon en la dialogo Serĉi kaj anstataŭigi, serĉante por \n kiel regula esprimo. Vi povas uzi la tekstan funkcion CHAR(10) por enmeti novlinian signon en teksta formulo.
Formati LibreOffice-Kalkultabelilajn ĉelojn por aŭtomata linifaldado.
-
Elektu la ĉelojn kiuj enhavu aŭtomatan linisalton.
-
Elektu je Formato - Ĉeloj - Ĝisrandigo.
-
Elektu je Aŭtomata teksta ĉirkaŭfluo.
Enmeti linisaltojn en tabelon de teksta dokumento de LibreOffice-Verkilo
-
Por enmeti linisalton en ĉelon de tabelo de teksta dokumento, premu la enigan klavon.
Aŭtomata linisalto okazos kiam vi tajpas trans la finon de ĉiu ĉelo.