Agordi borderojn por tabeloj kaj tabelaj ĉeloj

Agordi antaŭe difinitan borderan stilon

  1. Elekti la tabelajn ĉelojn ŝanĝotajn.

  2. Alklaku al la bildsimbolo Borderoj en la ilobreto (Verkilo) Tabelo aŭ en la breto Linio kaj plenigo por malfermi la fenestron Borderoj.

  3. Klaku al iu el la antaŭe agorditaj stiloj.

    Tio aldonas la elektitan stilon al la aktuala bordera stilo de la tabelaj ĉeloj. Elektu la vakan borderan stilon ĉe la maldekstra supro de la fenestro Borderoj por vakigi ĉiujn borderajn stilojn.

Agordi propran borderan stilon

  1. Elekti la tabelajn ĉelojn ŝanĝotajn.

  2. Elektu je Tabelo - Atributoj - Borderoj (Verkilo) aŭ Formato - Ĉeloj - Borderoj (Tabelilo).

  3. En la areo Propre difinita elektu la eĝo(j)n kiu aperu en ofta aranĝo. Alklaku eĝon en la antaŭvido por baskuli la elektadon de eĝo.

  4. Se vi elektas pli ol unu vicon aŭ kolumnon, vi povas ŝanĝi la mezajn markilojn en la zono Uzantagordita.

  5. Elektu linian stilon kaj koloron por la elektita bordera stilo en la areo Linio. Tiuj agordoj rilatas al ĉiuj borderaj linioj en la elektita bordera stilo.

  6. Ripetu la lastajn du paŝojn por ĉiu bordera eĝo.

  7. Elektu la distancon inter la borderaj linioj kaj la paĝa enhavo en la zono ŝtopado.

  8. Alklaku je Akcepti por apliki la ŝanĝojn.