Agordi borderojn por alineoj
Agordi antaŭe difinitan borderan stilon
-
Metu la kursoron en la alineon kies bordero estas agordota.
-
Elektu menuerojn Formato - Alineo - Borderoj.
-
Elektu iun el la aprioraj borderaj stiloj en la zono Apriora.
-
Elektu linian stilon, larĝon kaj koloron por la elektita bordera stilo en la zono Linio. Tiuj agordoj rilatas al ĉiuj borderaj linioj en la elektita bordera stilo.
-
Elektu la distancon inter la borderaj linioj kaj la paĝa enhavo en la zono Ŝtopado. Vi povas ŝanĝi nur distancojn al eĝoj kiuj havas agorditan borderan linion.
-
Alklaku je Akcepti por apliki la ŝanĝojn.
Agordi propran borderan stilon
-
Elektu je Formato - Alineo - Borderoj.
-
En la areo Propre difinita elektu la eĝo(j)n kiu(j) aperu en ofta aranĝo. Alklaku eĝon en la antaŭvido por baskuli la elektadon de eĝo.
-
Elektu linian stilon, larĝon kaj koloron por la elektita bordera stilo en la zono Linio. Tiuj agordoj rilatas al ĉiuj borderaj linioj en la elektita bordera stilo.
-
Ripetu la lastajn du paŝojn por ĉiu bordera eĝo.