ActiveX-regilo por vidigi dokumentojn per Internet Explorer
Nur per Vindozo, vi povas vidigi ajnan LibreOffice-dokumenton en fenestro de Microsoft Internet Explorer. Instalu la ActiveX-regilon per la LibreOffice-programon Setup.
Instali la ActiveX-regilon
-
Fermi je LibreOffice kaj la Rapidstartilon.
-
Alklaku la butonon Komenci en la Vindoza ilobreto. Fermu Regobreton.
-
En la Regobreto, alklaku al Aldoni aŭ forigi programojn.
-
En la listo, alklaku al LibreOffice, kaj alklaku al Ŝanĝi.
-
En la instala asistanto, elektu Modifi.
-
Malfermu la elementon Nenepraj komponantoj kaj trovu la elementon ActiveX. Malfermu la submenuon de la bildsimbolo kaj elektu instali la eblon.
-
Alklaku al Sekva kaj Instali.
Vidigi LibreOffice-dokumentojn
-
En Internet Explorer, foliumi al retpaĝo kiu enhavas ligilon al LibreOffice-Verkilo-dokumenton, ekzemple.
-
Alklaku la ligilon por vidigi la dokumenton en la fenestro de Internet Explorer.
Vi povas ankoraŭ dekstre alklaki la ligilon por konservi la dosieron en vian diskaparaton.
Redakti LibreOffice-dokumentojn
La LibreOffice-dokumento en Internet Explorer montras aron de nurlegaj ilbretaj bildsimboloj.
-
Alklaku la bildsimbolon Redakti dosieron en la ilobreto de la dokumento por malfermi ekzempleron de la dokumento en nova LibreOffice-fenestro.
-
Redakti la ekzempleron de la dokumento.