Etenditaj konsiletoj ek/for
Etenditaj konsiletoj provizas koncizan priskribon de la funkcio de specifa bildsimbolo, teksta kadro aŭ menua komando, kiam vi ŝvebas la kursoron sur tiu ero.
Por baskuli etenditajn konsiletojn
-
Elektu je LibreOffice - PreferojIloj - Agordaĵoj - LibreOffice - Ĝenerale, kaj kontrolu je Etenditaj konsiletoj.
Markita butono indikas ke etenditaj konsiletoj estas enŝaltitaj.
Por portempe enŝalti je Etenditaj konsiletoj.
-
Premu la fulmoklavojn Maj+F1 por enŝalti unufoje je Etenditaj konsiletoj.
Demandsigno aperos apud la muskursoro. Vi povas movi tiun Helpan Muskursoron super ĉiuj regiloj, bildsimboloj kaj menueroj por vidigi priskribon de la komando. La Helpa Muskursoro malŝaltiĝos kiam vi denove alklakos la muson.