Alirebleco en LibreOffice
La sekvaj alireblecaj funkcioj estas parto de LibreOffice:
-
Subteno de eksteraj aparatoj kaj aplikaĵoj
-
Aliro al ĉiuj funkcioj per klavaro. La klavoj, kiuj anstataŭas la musajn agojn, estas listigitaj en la LibreOffice Helpo
-
Plibonigita legebleco de ekrana enhavo
-
Zomi ekranan fasadon por menuoj, bildsimboloj kaj dokumentoj
La fasado estas skalebla per la agordoj de la fenestra agordilo de via mastruma sistemo. La apriora tipara grando por dialogoj estas 12pt, kiu korespondas al skalo 100%. Vi ankaŭ povas ŝanĝi la tiparan grandon por dialogoj en LibreOffice - PreferojIloj - Agordaĵoj - LibreOffice - Vido. Vi povas ŝanĝi la zoman faktoron de dokumento en Vido - Zomi, aŭ duope alklakante la zoman faktoron en la Stata Breto.
Bonvolu noti ke la alirebleca subteno dependas de Ĝavo-teknologio por komunikado kun asistaj iloj. Tio signifas ke la unua programa starto eble daŭros kelkajn sekundojn pli, ĉar necesas startigi ankaŭ la Ĝavointerpretilon.