>Fontwork
La Fontwork-ilbreto malfermiĝas kiam vi elektas Fontwork-objekton.
Fontwork-galerio
Malfermas la Fontwork-galerion kie vi povas elekti alian antaŭvidon. Alklaku Akcepti por apliki la novan atributaron al via Fontwork-objekto.
Fontwork-formo
Malfermas la ilbreton Fontwork-formo. Alklaku formon por apliki tiun formon al ĉiuj elektitaj Fontwork-objektoj.
Fontwork Samaj literaltoj
Baskulas la literalton de la elektitaj Fontwork-objektoj de normala al la sama alto por ĉiuj objektoj.
Fontwork-ĝisrandigo
Malfermas la fenestron Fontwork-ĝisrandigo.
Alklaku por apliki la ĝisrandigon al la elektitaj Fontwork-objektoj.
Fontwork-interspaco
Malfermas la fenestron Fontwork-interspaco.
Alklaku por apliki la signan interspacon al la elektitaj Fontwork-objektoj.
Propra
Malfermas la dialogon Fontwork-interspaco, kie vi povas enigi novan valoron de interspaco.
Valoro
Enigu la valoron de Fontwork-interspaco.
Kunŝovi signoparojn
Baskulas la kunŝovon de signoparoj.