Serĉi - La plenteksta serĉo

La funkcio plenteksta serĉo en LibreOffice-Helpo ebligas al vi serĉi dokumentojn kiuj enhavas ajnan kombinaĵon de serĉaj tekstoj. Por fari tion, tajpu unu aŭ pliajn vortojn en la kampon Serĉota teksto.

La kampo Serĉota teksto konservas la vortojn kiujn vi lastfoje enigis. Por ripeti antaŭan serĉon, alklaku la sagan bildsimbolon kaj elektu la tekston en la listo.

Kiam la serĉo estas finita, la dokumentaj titoloj de la rezultoj aperas en listo. Aŭ duoble alklaku elementon, aŭ elektu ĝin kaj alklaku je Vidigi por ŝargi la rilatan Helpo-dokumenton.

Uzu la markobutonon Nur en titoloj por limigi la serĉon al titoloj.

La markobutono Nur kompletaj vortoj ebligas al vi serĉi ekzakte. Se tiu butono estas markita, ĝi ne trovos nekompletajn vortojn. Ne marku ĉi tiun butonon se la serĉota esprimo estu serĉota ankaŭ kiel parto de pli longa vorto.

Vi povas enigi ajnan kombinaĵon de serĉota teksto, apartigita per spacoj.Serĉado ne estas usklodistinga.

Tip Icon

La indeks kaj tutteksta serĉoj ĉiam aplikiĝas al la elektita aplikaĵo de LibreOffice. Elektu la taŭgan aplikaĵon per la listilo en la ilbreto de la helpovidigilo.