Konsiletoj kaj pliampleksaj konsiletoj

Konsiletoj kaj ampleksaj konsiletoj donas helpon dum vi laboras.

Konsiletoj

Konsiletoj donas la nomojn de ilbretaj butonoj. Por vidigi konsileton, restigu la montrilon ĉe ilbreta butono ĝis aperas la nomo de la butono.

Konsiletoj vidiĝas por iuj elementoj de dokumento, ekzemple ĉapitra nomo, kiam vi rulumas tra dokumento.

Tip Icon

Konsiletoj ĉiam estas aktivaj.


Pliampleksaj Konsiletoj

Pliampleksaj konsiletoj donas mallongan priskribon pri butonoj kaj komandoj. Por vidigi pliampleksan konsileton, premu je Maj+F1, kaj indiku la butonon aŭ komandon.

Tip Icon

Se vi ĉiam volas pliampleksajn konsiletojn anstataŭ konsiletoj, enŝaltu la pliampleksajn en - LibreOffice - Ĝenerale.