La Helpo-fenestro de LibreOffice
La helpo-sistemo por ĉiuj versioj de la programaro estas bazita sur la samaj font-dosieroj. Iuj funkcioj priskribitaj en Helpo eble ne estas inkluzivitaj en ĉi tiu specifa distribuo. La Helpo eble ne mencias iujn funkciojn specifajn al ĉi tiu distribuo.
La Helpo-fenestro vidigas la aktuale elektitan helpo-paĝon.
La Ilbreto enhavas gravajn funkciojn por regi la Helpo-sistemon:
Ĉi tiuj komandoj ankaŭ troviĝas en la kunteksta menuo de la Helpo-dokumento.
Helpo-paĝo
Vi ankaŭ povas kopii el la Helpo-vidigilo al la poŝo de via mastruma sistemo per normalaj kopikomandoj. Ekzemple:
-
En Helpo-paĝo, elektu la tekston kopiotan.
-
Premu je KomandoStir+C.
Por serĉi la aktualan Helpo-paĝon:
-
Klaku al la bildsimbolo Serĉi en ĉi tiu paĝo.
Malfermiĝas la dialogo Serĉi en ĉi tiu paĝo.
Vi ankaŭ povas alklaki en la Helpo-paĝo kaj premi je KomandoStirl+F.
-
En la kadro Serĉi por, enigu la tekston serĉotan.
-
Elektu la ŝerĉajn eblojn uzotajn.
-
Alklaku al Serĉi.
Por trovi la sekvan ekzemplon de la serĉota teksto en la paĝo, alklaku denove al Serĉi.
Naviga fenestro
La naviga fenestroparto de la Helpo-fenestro enhavas la langetojn Enhavo, Indekso, Serĉi kaj Legosignoj.
La listujo lokita ĉe la supro estas kie vi povas elekti aliajn Helpo-modulojn de LibreOffice. La langetoj Indekso kaj Serĉi enhavas nur la datumojn por la elektita modulo de LibreOffice.
Vidigas indekson de la ĉefaj temoj de ĉiuj moduloj. |
|
Vidigas liston de indeksaj ŝlosilvortoj por la aktuale elektita modulo de LibreOffice. |
|
Ebligas al vi fari tuttekstan serĉon. La serĉo kovros la tutan enhavon de la Helpo de la akuala modulo de LibreOffice. |
|
Enhavas legosignojn difinitajn de uzanto. Vi povas redakti aŭ forigi legosignojn, aŭ alklaki ilin por iri al la rilataj paĝoj. |