Eksporti tekstajn dosierojn

La dialogo Eksporti tekstajn dosierojn ebligas agordi la eksportajn eblojn por tekstaj dosieroj. La dialogo vidiĝos se vi konservos kalkultabelajn datumojn kiel dosieran tipon "CSV-Teksto", kaj se la markobutono Redaktaj filtrilaj agordoj estas markita en la dialogo Konsevi kiel.

Kampaj agordaĵoj

Agordas la kampan disigilon, tekstan disigilon kaj la signaron uzotajn por la teksta eksporto.

Signaro

Agordas la signaron por la teksta eksporto.

Kampa disigilo

Elektu aŭ enigu la kampan disigilon, kiu disigu la datumajn kampojn.

Teksta disigilo

Elektu aŭ enigu la tekstan disigilon, kiu disigu ĉiujn datumajn kampojn.

Citi ĉiujn tekstajn ĉelojn

Eksportas ĉiujn tekstajn ĉelojn kun ataŭaj kaj malantaŭaj citilosignoj kiel agordita en la kampo Teksta disigilo. Se ne markita, citas nur tiujn tekstajn ĉelojn cititajn kiuj enhavas la kampodisigan signon.

Konservi ĉelan enhavon kiel vidita

Enŝaltita apriore, datumoj konserviĝos kiel vidigitaj, inkluzive de aplikitaj numeraj formatoj. Se ĉi tiu markobutono ne estas markita, kruda datuma enhavo konserviĝos, kiel en pli malnovaj versioj de la programaro.

Warning Icon

Depende de la numera formato, konservi ĉelan enhavon kiel vidigite, eble skribos valorojn kiuj dum importado ne estas interpreteblaj kiel numeraj valoroj.


Fiksita kolumna larĝo

Eksportas ĉiujn datumajn kampojn kun fiksita larĝo.