Konverti mezurunuojn
En iuj dialogoj, oni povas enigi mezurajn valorojn en kampojn. Se oni enigas numeran valoron, la apriora mezurunuo uziĝas.
Oni agordas la aprioran mezurunuon por tekstaj dokumentoj (Verkilo) en la dialogo kiu aperas kiam oni elektas LibreOffice - PreferojIloj - Agordaĵoj - LibreOffice Verkilo - Ĝenerala. Por Tabelilo, Desegnilo, kaj Prezentilo, malfermu dokumenton tiutipan kaj malfermu la rilatan paĝon Ĝenerala kiel por Verkilo.
En enigaj kampoj por longunuoj vi povas aldoni la mallongigon de la unuo laŭ la jena listo:
Mallongigo de unuo |
Klarigo |
mm |
Milimetro |
cm |
Centimetro |
in aŭ ″ |
Colo |
pi |
Cicero |
pt |
Punkto |
La sekvaj formuloj konvertas la unuojn:
-
1 cm = 10 mm
-
1 colo = 2,54 cm
-
1 colo = 6 Pica = 72 punkto
Ekzemple, en teksta dokumento, malfermu je Formato - Alineo - Krommarĝenoj kaj interspacoj. Por krei krommarĝenon ĉe la aktuala alineo je unu centimetro, enigu 1 cm en la kadron "Antaŭ teksto". Por krei krommarĝenon je 1 colo, enigu je 1 in aŭ 1" en la kadron "Antaŭ teksto".
Por enigi la maksimuman aŭ minimuman permesitan valoron respektive, alklaku la aktualan valoron kaj premu la klavon Paĝo supren aŭ Paĝo malsupren.