Glosaro pri Interretaj Terminoj
Se vi estas novulo en la Interreto, alfrontos vin nekonataj terminoj: foliumilo, legosigno, retpoŝto, hejmpaĝo, serĉilo, kaj multaj aliaj. Por plifaciligi viajn unuajn paŝojn, ĉi tiu glosaro klarigas iujn gravajn terminojn kiujn vi eble rimarkos en la Interreto, intrareto, retpoŝto kaj novaĵoj.
BildoMapo
BildoMapo estas referencosentiva grafikaĵo aŭ teksta kadro. Vi povas alklaki sur difinita zono de la grafikaĵo aŭ teksta kadro por iri al cela URL), kiu estas ligita al la zono. La referencaj zonoj, kune kun la ligita URL-oj kaj rilata teksto vidigita kiam la musmontrilo svebas sur tiu zono, estas difiita per la BildoMapa redaktilo.
Ekzistas du tipoj de BildoMapoj. Klientflanka bildomapo kalkuliĝas en la klienta komputilo, kiu ŝargis la grafikaĵon el la Interreto, dum servilflanka bildomapo kalkuliĝas en la servila komputilo, kiu provizas la HTML-paĝon en la Interreto. En servila kalkulado, alklaki bildomapon sendas la relativajn koordinatojn de la kursoro en la bildo al la servilo, kaj speciala servila programo respondas. En klientflanka kalkulado, alklaki difinitan retkaptejon de la bildomapo aktivigas la URL-on, kvazaŭ ĝi estus normala teksta ligilo. La URL aperas sub la musmontrilo kiam ĝi pasas trans la bildomapo.
Ĉar bildomapoj estas konserveblaj diversmaniere, ili estas konserveblaj en diversaj formatoj.
Bildomapaj formatoj
BildoMapoj estas duspecaj: tiuj analizataj de la servilo (t.e. via interreta provizanto) kaj tiuj analizataj de la TTT-legilo de la komputilo de la leganto.
CMIS
La normo por enhavmastrumaj kunfunkcipovaj servoj (Content Management Interoperability Services - CMIS) difinas retregionan modelon kaj retajn servojn kaj Restful Atompub-bindaĵojn kiuj ebligos interfunkciadon de entreprenaj enhavmastrumaj (Enterprise Content Management - ECM) sistemoj. CMIS uzas retajn servojn kaj Web 2.0-interfacojn por ebligi kunhavadon de riĉa informo per interretaj protokoloj en vendistoneŭtralaj formatoj, inter dokumentaj sistemoj, publikantoj kaj deponejoj, en iu entrepreno kaj inter kompanioj.
EPUB
EPUB is standard for electronic book files with the extension .epub that can be downloaded and read on devices like smartphones, tablets, computers, or e-readers.
EPUB is a technical standard published now by the Publishing group of W3C. EPUB is a popular format because it is open and is based on HTML.
An EPUB publication is delivered as a single file and is an unencrypted zipped archive containing a website. It includes HTML files, images, CSS style sheets, and other assets such as metadata, multimedia and interactivity.
Etikedoj
HTML-paĝoj enhavas strukturajn kaj formatajn komandojn nomitajn etikedoj. Etikedoj estas kodvortoj ĉirkaŭitaj de angulkrampoj en la dokumentpriskriba lingvo HTML. Multaj etikedoj enhavas tekston aŭ hiperligilan referencon inter la komenca kaj fina angulkrampoj. Ekzemple, titolo estas markebla per la etikedoj <h1> komence kaj </h1> ĉe la fino de la titolo. Iuj etikedoj aperas nur sole, ekzemple <br> por linisalto aŭ <img ...> por ligi grafikaĵon.
FTP
FTP (File Transfer Protocol - dosiertransiga protokolo) estas normo pri la movado de dosieroj tra la Interreto. FTP-servilo estas programo en komputilo konektita al la Interreto, kiu konservas dosierojn transigotajn per FTP. Dum FTP respondecas pri transigado kaj elŝutado de dosieroj, HTTP (HiperTeksta Transiga Protokolo) provizas la konektan agordon kaj datumtransigon inter TTT-serviloj kaj klientoj.
HTML
HTML (HiperTeksta MarkoLingvo) estas dokumenta kodlingvo, uzata kiel la dosiera formato por TTT-dokumentoj. Ĝi estas bazita sur SGML kaj kunigas tekstojn, grafikaĵojn, videojn kaj sondosierojn.
Se vi volas rekte tajpi HTML-komandojn, ekzemple kiam farante ekzercojn el iu el la multaj disponeblaj HTML-libroj, memoru ke HTML-paĝoj estas puraj tekstaj dosieroj. Konservu vian dokumenton sub la dokumenta tipo Text kaj nomu ĝin per la sufikso .HTML. Certigu ke mankas ĉ kaj aliaj literoj kun kromsignoj. Se vi volas remalfermi ĉi tiun dosieron en LibreOffice kaj redakti la HTML-kodojn, necesas ŝargi ĝin kun la dosiertipo Text kaj ne kun la tipo Retpaĝo.
Troviĝas pluraj referencoj en la Interreto provizantaj enkondukon al la lingvo HTML.
HTTP
La HiperTeksta Transiga Protokolo estas registro de transigo de TTT-dokumentoj inter TTT-serviloj (gastigaj) kaj foliumiloj (klientaj).
Hiperligilo
Hiperligiloj estas krucreferencoj, emfazataj en teksto per diversaj koloroj, kaj aktivigeblaj per musklako. Per hiperligiloj, legantoj povas salti al specifa informo en dokumento kaj ankaŭ al rilata informo en aliaj dokumentoj.
En LibreOffice oni povas agordi hiperligilojn al teksto kaj ankaŭ al grafikaĵo kaj al teksta kadro (vidu la bildsimbolon Hiperliga Dialogo en la normala breto).
Kadroj
Kadroj utilas por fasoni HTML-paĝojn. LibreOffice uzas glitajn kadrojn en kiuj oni povas meti objektojn, ekzemple grafikaĵojn, videojn kaj sondosierojn. La kunteksta menuo de kadro havas pluajn eblojn por restaŭri aŭ redakti kadran enhavon. Iuj komandoj listiĝas en Redakti - Objekto kiam oni elektas la kadron.
Klientflanka BildoMapo
La zonon de la bildo aŭ kadro kie leganto povas alklaki indikas la aspekto de la ligita URL kiam la musmontrilo pasas sur la zono. La BildoMapo estas konservebla en tavolo sub la bildo kaj enhavas informon pri la referencitaj zonoj. La sola malavantago de klientflankaj bildomapoj estas ke plimalnovaj TTT-legiloj ne povas legi ilin; tiu malavantaĝo solviĝos eventuale.
Konservante la bildomapon, elektu la dosieran tipon SIP - Starview ImageMap. Tio rekte konservas la bildomapon en formato aplikebla al ĉiu aktiva bildo aŭ kadro en via dokumento. Tamen, se vi nur volas uzi la bildomapon en la aktuala bildo aŭ teksta kadro, vi ne devas konservi ĝin en speciala formato. Agordinte la zonojn, simple alklaku al Apliki. Nenio plu necesas. Klientflankaj bildomapoj konservataj en HTML-formato estas enmeteblaj rekte en la paĝon en HTML-kodo.
Prokurilo
Prokurilo estas reta komputilo aganta kiel speco de poŝo por datuma transigo. Kiam oni aliras la Interreton el kompania reto kaj petas retpaĝon kiu estas jam legita de kolego, la prokurilo povas vidigi la paĝon pli rapide, ĉar ĝi ankoraŭ estas en la memoro. Necesas kontroli ke la bezonata paĝo estas la aktuala versio. Se jes, ne necesas elŝuti la paĝon (malpli rapide) el la Interreto, sed pli rapide rekte el la prokurilo.
SGML
SGML estas mallongigo de "Standard Generalized Markup Language" (Norma Ĝenerala MarkoLingvo). SGML estas bazita sur la ideo ke dokumentoj havas strukturajn kaj aliajn semantikajn elementojn kiuj estas priskribeblaj sen referi al kiel tiuj elementoj vidiĝu. La vidigo eble diversos, depende de la eliga medio kaj stilaj preferoj. En strukturitaj tekstoj, SGML ne nur difinas strukturojn (en la DTD, la DokumentoTipa Difino) sed ankaŭ certigas ke ili estas konsekvence uzataj.
HTML estas speciala aplikaĵo de SGML. Tio signifas ke plejmultaj TTT-legiloj subtenas nur limigitan amplekson de SGML-normoj kaj ke preskaŭ ĉiuj SGML-kongruaj sistemoj povas produkti allogajn HTML-paĝojn.
Servilflankaj bildomapoj
Servilflanka bildomapo aspektas por la leganto kiel bildo aŭ kadro en la paĝo. Alklaku ĉe la bildomapo per la muso, kaj la koordinatoj de la relativa pozicio sendiĝas al la servilo. Per aparta programo, la servilo kalkulas la sekvan paŝon farotan. Ekzistas pluraj nekongruaj metodoj por agordi tiun proceson, la du plej oftaj estas:
-
W3C (CERN) HTTP-Servilo (Formata tipo: MAP - CERN)
-
NCSA HTTP-Servilo (Formata tipo: MAP - NCSA)
LibreOffice kreas bildomapojn por ambaŭ metodoj. Elektu la formaton el la listo Dosiertipo en la dialogo Konservi kiel en la BildoMapa Redaktilo. Apartaj mapaj dosieroj kreiĝas, kiujn vi devas transigi al la servilo. Necesas peti al via provizanto aŭ reta administranto kiaj tipoj de bildomapoj estas subtenataj de la servilo kaj kiel aliri la kalkulan programon.
Serĉiloj
Serĉilo estas servo en la Interreto bazita sur programo uzata esplori vastan kvanton da informo uzante ŝlosilajn vortojn.
URL
La Uniform Resource Locator (URL) (norma disponaĵa adreso) montras la adreson de dokumento aŭ servilo en la Interreto. La ĝenerala strukturo de URL diversas laŭ la tipo kaj ĝenerale havas la formon Servo://Gastiganto:Pordo/Vojo/Paĝo#Marko, kvankam ĉiuj elementoj ne estas ĉiam bezonataj. URL povas esti FTP-adreso, TTT (HTTP)-adreso, adreso de dosiero aŭ retpoŝta adreso.
WebDAV
Mallongigo de Web-based Distributed Authoring and Versioning (retbazita disa aŭtorado kaj versikontrolo), normo de la IETF de platformsendependaj etendoj al HTTP, kiuj ebligas al uzantoj kunlabore redakti kaj mastrumi dosierojn en foraj retaj serviloj. WebDAV havas XML-atributojn pri metadatumoj, ŝlosadon - kiu malebligas aŭtorojn anstataŭigi alies ŝanĝojn - manipuli nomspacojn kaj mastrumi forajn dosierojn. WebDAV foje nomiĝas DAV.
Ĝavo
La programlingvo Ĝavo estas platformsendependa programlingvo kiu estas tre taŭga por uzado en la Interreto. Retpaĝoj kaj aplikaĵoj programitaj per Ĝavo-klasaj dosieroj estas uzeblaj ĉe ĉiuj modernaj mastrumaj sistemoj. Oni ĝenerale programas en Ĝavo per la Ĝava evoluiga medio kaj kompilas ilin al "bajtkodo".