Ofte uzataj butonoj

Rezigni

Klaki al Rezigni fermas dialogon sen konservi faritajn ŝanĝojn.

Fini

Aplikas ĉiujn ŝanĝojn kaj fermas la asistanton.

Ilobretoj

Alklakante la sagon apud iuj bildsimboloj vi malfermas ilobreton. Por movi ilobreton, ŝovu la titolan breton. Tuj kiam vi malpremas la musan butonon, la ilobreto restas ĉe la nova pozicio. Ŝovu la titolan breton al alia pozicio, aŭ ŝovu ĝin al la bordo de la fenestro, kie la ilobreto endokiĝos. Fermu la ilobreton alklakante la bildsimbolon Fermi fenestron. Revidebligu la ilobreton elektante je Vido - Ilobretoj - (nomo de ilobreto).

Numeradilo

  1. En formularaj regiloj, numeradilo estas atributo de numera kampo, valuta kampo, data kampo, aŭ hora kampo. Se la atributo "Numeradilo" estas aktiva, la kampo vidigas paron da simboloj kun sagoj en kontraŭaj direktoj, aŭ vertikale aŭ horizontale.

  2. En la Baza Programada Medio, numeradilo estas la nomo uzata por la numera kampo kun la du sagaj simboloj.

Vi povas tajpi numeran valoron en la kampon apud la numeradilo, aŭ elekti la valoron per la suprensago aŭ malsuprensago ĉe la numeradilo. Ĉe la klavaro vi povas premi la suprensagan klavon kaj malsuprensagan klavon por pliigi aŭ malpliigi la valoron. Vi povas premi la paĝe supren kaj paĝe malsupren klavojn por agordi la maksimuman kaj minimuman valorojn.

Se la kampo apud la numeradilo difinas numeran valoron, vi povas ankaŭ difini mezurunuon, ekzemple, 1 cm aŭ 5 mm.

Konverti

Se vi alklakas antaŭen tra la dialogo, ĉi tiu butono nomiĝas Sekva. En la lasta paĝo la butono havas la nomon Konverti. Alklaku tiun butonon por startigi la konverton.

Kunteksta menuo

Por aktivigi la kuntekstan menuon de objekto, unue alklaku la objekton per la musbutono por elekti ĝin, kaj . Eblas voki iujn kuntekstajn menuojn eĉ se la objekto ne estas elektita. Kuntekstaj menuoj troviĝas preskaŭ ĉie en LibreOffice.

Forigi

Forigas la elektitan elementon aŭ elementojn post konfirmo.

Forigi

Forigas la elektitan elementon aŭ elementojn sen konfirmo.

Mezurunuoj

Oni povas enigi valorojn en enigan kampon en diversaj mezurunuoj. La apriora unuo estas colo. Tamen, se vi volas spaceton precize 1cm, tiam tajpu "1cm". Pluaj unuoj disponeblas laŭ kunteksto, ekzemple, 12 pt por 12 punkta interspacon. Se la valoro de la nova unuo estas nerealisma, la programo uzos antaŭe difinitan maksimuman aŭ minimuman valoron.

Fermi

Fermas la dialogon kaj konservas ĉiujn ŝanĝojn.

Fermi

Malfermas la dialogon.

Apliki

Aplikas la ŝanĝitajn aŭ elektitajn valorojn sen fermi la dialogon.

Ŝrumpigi / Pligrandigi

Alklaku la bildsimbolonŜrumpigi por redukti la dialogon al la grando de la eniga kampo. Tiel estas pli facile marki la bezonatan referencon en la folio. La bildsimboloj tiam aŭtomate konvertiĝos al la bildsimbolo Maksimumigi. Alklaku ĝin por restaŭri la dialogon al ĝia origina grando.

La dialogo aŭtomate minimumiĝas kiam vi alklakas en la folio per la muso. Kiam vi malpremas la musbutonon, la dialogo restaŭriĝas kaj la referenca amplekso, difinita per la muso, emfaziĝas en la dokumento per blua kadro.

Bildsimbolo

Ŝrumpi

Bildsimbolo

Maksimumigi

Antaŭvidi kampon

Vidigas la aspekton de la aktuala elektaĵo.

Next

Alklaku la butonon Sekva, kaj la asistanto uzas la aktualajn dialogajn agordojn kaj iras al la sekva paŝo. Se vi jam atingis la lastan paŝon, tiam la butono fariĝas Krei.

Dialogaj butonoj

Reagordi

Restaŭras ŝanĝitajn valorojn al la antaŭaj langetaj valoroj.

Rezigni

Fermas la dialogon kaj forigas ĉiujn ŝanĝojn.

Akcepti

Konservas ĉiujn ŝanĝojn kaj fermas la dialogon.

Reset

Resets changes made to the current tab to those applicable when this dialog was opened.

Reagordi

Restaŭras ŝanĝojn en la aktuala langeto al tiuj kiam la dialogo malfermiĝis. Konfirma demando ne aperas kiam vi fermas la dialogon.

Reagordi

Restaŭras ŝanĝitajn valorojn al la aprioraj valoroj.

Warning Icon

Konfirma demando ne aperos. Se vi konfirmas la dialogon per Akcepti, ĉiuj agordoj en la dialogo restaŭriĝos.


Normala

Restaŭras la valorojn videblajn en la dialogo al la apriorajn instalaj valoroj.

Warning Icon

Konfirmo ne aperas antaŭ ol restaŭriĝos la aprioraj valoroj.


Reen

Vidigi la elektaĵojn faritajn en la antaŭa paŝo en la dialogo. La aktualaj agordoj restos senŝanĝe. Ĉi tiu butono estas aktivigebla nur en paĝo du kaj postaj paĝoj.

Agordoj

Alklaku la etikedon Agordoj por etendi la dialogon por vidigi pluajn agordojn. Alklaku denove por restaŭrigi la dialogon.

Rigardu ankaŭ la jenajn funkciojn:

La serĉo subtenas regulajn esprimojn. Vi povas enigi "abc.*", ekzemple por serĉi la unuan lokon de "abc" sekvata de ajnaj signoj. Se vi volas serĉi tekston kiu ankaŭ estas regula esprimo, vi devas meti je \ antaŭ ĉiu signo. Vi povas baskuligi la aŭtomatan kalkulon de regula esprimo en - LibreOffice - Tabelilo - Kalkuli.

Se okazas eraro, la funkcio liveras logikan aŭ numeran valoron.

(Ĉi tiu komando estas alirebla nur per la Kunteksta menuo).

Duoble alklakante ilon, vi povas uzi ĝin por pluraj taskoj. Se vi vokas la ilon per unuopa alklako, ĝi malfariĝas al la antaŭa elektaĵo je la kompletigo de la tasko.

Premu Maj+F1 kaj indiku regilon por lerni pri tiu regilo.

Options dialog buttons

OK

Save the changes in the page and close the Options dialog.

Cancel

Close the Options dialog and discard all changes done.

Reset

Resets changes made to the current tab to those applicable when this dialog was opened.

Warning Icon

Some options cannot be reset once edited. Either edit back the changes manually or click Cancel and reopen the Options dialog.