Ebloj de LibreOffice Desegnilo

LibreOffice-Desegnilo ebligas krei simplajn kaj kompleksajn desegnaĵojn kaj eksporti ilin laŭ diversaj formatoj. Eblas ankaŭ en desegnaĵojn enmeti tabelojn, diagramojn, formulojn kaj aliajn erojn kreitajn per LibreOffice-programoj.

Vektoraj grafikaĵoj

LibreOffice-Desegnilo kreas vektorajn bildojn per linioj kaj kurboj difinitaj per matematikaj vektoroj. Vektoroj priskribas liniojn, elipsojn, kaj plulaterojn laŭ ilia geometrio.

Kreado de 3D-aj objektoj.

Oni povas krei simplajn 3D-ajn objektojn, ekzemple kuboj, sferoj, kaj cilindroj en LibreOffice-Desegnilo kaj eĉ modifi la lumfonton de la objektoj.

Kradoj kaj kaptolinioj

Kradoj kaj gvidlinioj donas vidan helpon por vicigi objektojn en desegnaĵo. Eblas ankaŭ kapti objekton per krada linio, gvidilo aŭ eĝo de alia objekto.

Konekti objektojn por montri rilatojn

Eblas konekti objektojn en LibreOffice-Desegnilo per specialaj linioj nomitaj "konektiloj" por montri la rilaton inter objektoj. Konektiloj fiksiĝas al glupunktoj en desegnaj objektoj kaj restas fiksitaj kiam oni movas la konektitajn objektojn. Konektiloj utilas por krei diagramojn pri organizoj kaj teknikaj aferoj.

Vidigi dimensiojn

Teknikaj skemoj ofte montras la dimensiojn de objektoj en la desegnaĵo. En LibreOffice-Desegnilo, oni povas uzi dimensiajn liniojn por kalkuli kaj vidigi liniajn dimensiojn.

Galerio

La Galerio enhavas bildojn, animaciojn, sonojn kaj aliajn erojn kiujn oni povas enmeti kaj uzi en desegnaĵoj kaj en aliaj LibreOffice-programoj.

Grafikaj dosierformatoj

LibreOffice-Desegnilo povas eksporti al multaj oftaj grafikdosieraj formatoj, kiaj BMP, GIF, JPEG kaj PNG.