Menuoj

Jen priskribo de ĉiuj menuoj, submenuoj kaj dialogoj de LibreOffice Designilo.

Note Icon

Por uzi la menuajn komandojn necesas elekti la fenestron kiu enhavas la dokumenton prilaborotan. Simile, necesas elekti objekton en la dokumento por uzi la menuajn komandojn rilatajn al la objekto.


Warning Icon

La menuoj estas kunteksodistingaj. Tio signifas ke tiuj menueroj disponeblas, kiuj rilatas al la laboro farata. Se la kursoro troviĝas en teksto, tiam ĉiuj menueroj disponeblas kiuj estas bezonataj por redakti la tekston. Se vi elektis grafikaĵon en dokumento, tiam vi vidos ĉiujn menuerojn uzeblajn por redakti grafikaĵon.


Dosiero

Ĉi tiu menuo enhavas ĝeneralajn komandojn por labori per dokumentoj de Draw, kiel malfermi, fermi kaj presi. Por fermi LibreOffice Draw, alklaku je Eliri.

Redakti

La komandoj en ĉi tiu menuo estas uzeblaj por redakti Desegnajn dokumentojn (ekzemple, kopiado kaj algluado).

Vido

Agordas la vidigajn atributojn de Desegnilo-dokumentoj.

Enmeti

Ĉi tiu menuo ebligas al vi enmeti elementojn, ekzemple grafikaĵojn kaj gvidilojn, en Desegnilajn dokumentojn.

Formato

Enhavas komandojn por formati la aranĝon kaj la enhavon de dokumentoj.

Iloj

Ĉi tiu menuo provizas ilojn por LibreOffice-Desegnilo samkiel aliron al lingvaj kaj sistemaj agordaĵoj.

Modifi

Enhavas komandojn por modifi objektojn en via dokumento.

Fenestro

Enhavas komandojn por prilabori kaj vidigi dokumentfenestrojn.

Helpo

La Helpo-menuo ebligas al vi startigi kaj regi la Helpo-sistemon de LibreOffice.