Formata breto
La breto Formati estas vidigata kiam diagramo estas agordata al redakta reĝimo. Duoble alklaku diagramon por eniri redaktan reĝimon. Klaku ekster la diagramo por forlasi redaktan reĝimon.
Vi povas redakti la formatadon de diagramo uzante la regilojn kaj bildsimbolojn de la breto Formati.
Elekti diagramelementon
Elektu la elementon el la diagramo kiun vi volas formati. La elemento elektiĝos en la diagramaspekto. Alklaku Formati elekton por malfermi la atributdialogon por la elektita elemento.
Formati elekton
Malfermas la dialogo Atributoj por la elektita elemento.
Diagramtipo
Malfermas la dialogon Diagramtipo
Diagramdatuma tabelo
Malfermas la datumtabelan dialogon kie vi povas redakti la datumojn de diagramo.
Horizontalaj kradoj
La bildsimbolo Horizontala Krado Ek/For en la formata breto baskulas la videbecon de la krada vidigo por la Y-akso.
Rubriko ek/for
Por vidigi aŭ kaŝi rubrikon, alklaku al Rubriko ek/for sur la breto Formati.
Skaligi Tekston
Reskaligas la tekston en la diagramo kiam vi ŝanĝas la grandon de la diagramo.
Aŭtomata aranĝo
Movas ĉiujn diagramajn elementojn al iliaj aprioraj pozicioj en la aktuala diagramo. Ĉi tiu funkcio ne ŝanĝas la diagramtipon aŭ aliajn atributojn escepte de la pozicio de objektoj.