Uzado de diagramoj en LibreOffice

LibreOffice ebligas al vi prezenti datumojn grafike en diagramo, tiel ke vi povu vide kompari datumajn seriojn kaj vidi tendencojn en la datumoj. Vi povas enmeti diagramojn en kalkultabelojn, tekstodokumentojn, desegnaĵojn, kaj prezentaĵojn.

Diagramdatumoj

Diagramoj povas esti bazataj sur la jenaj datumoj:

  1. Kalkultabelaj valoroj de ĉelampleksoj de Tabelilo

  2. Ĉelvaloroj el tabelo de Verkilo

  3. Valoroj kiujn vi entajpas en la dialogo de Diagramdatuma tabelo (vi povas krei ĉi tiujn diagramojn en Verkilo, Desegnilo, aŭ Prezentilo, kaj vi krome povas kopii kaj alglui ilin al Tabelilo)

Por enmeti diagramon

Enmeti diagramojn

Choosing a Chart Type

Por redakti diagramon

  1. Alklaku diagramon por redakti la objektatributojn:

    Grando kaj pozicio sur la aktuala paĝo.

    Ĝisrandigo, teksta ĉirkaŭfluo, eksteraj borderoj, kaj pli.

  2. Duoble alklaku diagramon por eniri en la diagramredaktan reĝimon:

    Diagramdatumaj valoroj (por diagramoj kun propraj datumoj).

    Diagramtipo, aksoj, titoloj, muroj, krado, kaj pli.

  3. Duoble alklaku diagramelementon en diagramredakta reĝimo:

    Duoble alklaku akson por redakti la skalon, tipon, koloron, kaj pli.

    Duoble alklaku datumpunkton por elekti kaj redakti la datuman serion al kiu la datumoj apartenas.

    Kun elektita datumserio, alklaku, tiam duoble alklaku unuopan datumpunkton por redakti la atributojn de tiu punkto (ekzemple, unuopan breton en bretdiagramo).

    Duope alklaku la klarigeton por elekti kaj redakti la klarigeton. Alklaku, tiam duope alklaku simbolon en la elektita klarigeto por redakti la rilatan datumon serion.

    Duoble alklaku iun alian diagramelementon, aŭ alklaku la elementon kaj malfermu la menuon Formati, por redakti la atributojn.

  4. Alklaku ekster la diagramo por forlasi la aktualan redaktreĝimon.

Tip Icon

Por presi diagramon en alta kvalito, vi povas eksporti la diagramon al PDF-dosieron kaj presi tiun.


En diagramredakta reĝimo, vi vidas je la Formata Breto por diagramoj apud la supra bordero de la dokumento. La Desegna Breto por diagramoj aperas apud la malsupra bordero de la dokumento. La Desegna Breto vidigas subaron de la bildsimboloj el la ilbreto Desegnado de Desegnilo kaj Prezentilo.

Vi povas dekstre alklaki elementon de diagramo por malfermi la kuntekstan menuon. La kunteksta menuo provizas plurajn komandojn por formati la elektitan elementon.

Redakti diagramajn titolojn

Redakti diagramajn aksojn

Redakti diagramajn rubrikojn

Aldoni teksturon al diagramaj bretoj

3D View