Ĝisrandigo
Modifas la ĝisrandigon de aksoj aŭ titolaj etikedoj.
Iuj el la agordaĵoj ĉi tie listitaj ne estas haveblaj por ĉiuj etikedoj. Ekzemple, ekzistas aliaj agordaĵoj por 2D- kaj 3D-objektaj etikedoj.
Vidigi etikedojn
Specifas ĉu vidigi, ĉu kaŝi la aksajn etikedojn.
La bildsimbolo Aksa titolo ek/for sur la formata breto baskuligas la etikedadon de ĉiuj aksoj.
Turni tekston
Difinas la tekstdirekton de ĉela enhavo. Alklaku sure unu el la butonoj ABCD por atribui la bezonatan direkton.
ABCD rado
Alklakado ie ajn sur la rado difinas la variablan tekstorientadon. La literoj "ABCD" sur la butono korespondas al la nova agordado.
ABCD butono
Atribus vertikalan tekstorientadon por ĉela enhavo.
Se vi difinas vertikalan x-aksan etikedon, la teksto povas esti fortranĉita de la x-aksa linio.
Gradoj
Ebligas la vi mane entajpi la orientan angulon.
Teksta fluo
Difinas la tekstan fluon de la datumetikedo.
Surmetiĝo
Specifas ke la teksto en ĉeloj rajtas esti surmetata sur aliaj ĉeloj. Ĉi tio estas precipe utila se estas manko de spaco. Ĉi tiu agordaĵo ne estas havebla ĉe aliaj tekstdirektoj.
Salto
Permesas tekstodividon.
La sekvaj agordaĵoj ne estas haveblaj por ĉiaj diagramoj:
Ordo
La agordaĵoj sur ĉi tiu langeto nur estas haveblaj por 2D-diagramo, sub Formati - Akson - Y-Akso aŭ X-Akso. En ĉi tiu areo, vi povas difini la ĝisrandigo de la nombraj etikedoj sur la X- aŭ Y-akso.
Kaheligi
Aranĝas nombrojn sur la akso flanke al flanko.
Organizi nepare
Organizas nombrojn sur la akso, parajn nombrojn pli malsupraj ol neparajn nombrojn.
Organizi pare
Organizas nombrojn sur la akso, neparajn nombrojn pli malsupraj ol parajn nombrojn.
Aŭtomata
Aŭtomate organizas nombrojn sur la akso.
Problemoj povas rezultiĝi pri la vidigo de etikedoj se la grando de via diagramo estas tro eta. Vi povas eviti ĉi tion ĉu per pligrandigo de la vido aŭ malpligrandigo de la tipara grando.
Teksta direkto
Specify the text direction for a paragraph that uses complex text layout (CTL). This feature is only available if complex text layout support is enabled.