Ebloj de LibreOffice Tabelilo

LibreOffice Tabelilo estas kalkultabela aplikaĵo uzebla de vi por kalkuli, analizi, kaj administri viajn datumojn. Ankaŭ vi povas importi kaj modifi kalkultabelojn de Microsoft Excel.

Kalkuloj

LibreOffice Tabelilo provizas vin per funkcioj, inter alie statistikaj kaj bankaj funkcioj, kiujn vi povas uzi por krei formulojn por plenumi kompleksajn kalkulojn pri viaj datumoj.

Vi ankaŭ povas uzi la funkcian asistanton por helpi vin krei viajn formulojn.

Kio-Se-Kalkuloj

Interesa trajto estas kapabli tuj vidi la rezultojn de ŝanĝoj faritaj pri unu faktoro el kalkuloj kiuj estas kunmetataj el pluraj faktoroj. Ekzemple vi povas vidi kiel ŝanĝante la tempan periodon en prunta kalkulo influas la interezajn procentojn aŭ repagajn sumojn. Krome vi povas administri pli grandajn tabelojn uzante aliajn antaŭdifinitajn scenarojn.

Datumbazaj funkcioj

Uzu kalkultabelojn por aranĝi, memorigi kaj filtri viajn datumojn.

LibreOffice Tabelilo ebligas al vi ŝovi kaj demeti tabelojn de datumbazoj, aŭ ebligas al vi uzi kalkultabelon kiel datumfonto por krei modelajn leterojn en LibreOffice Verkilo.

Aranĝado de datumoj

Per malmultaj musklakoj vi povas reorganizi vian kalkultabelon por montri aŭ kaŝi certajn datumajn ampleksojn, aŭ por formati ampleksojn laŭ specialaj kondiĉoj, aŭ por rapide kalkuli subtotalojn kaj totalojn.

Dinamikaj diagramoj

LibreOffice Tabelilo ebligas al vi prezenti kalkultabelajn datumojn en dinamikaj diagramoj kiuj aŭtomate ĝisdatiĝas kiam la datumoj ŝanĝiĝas.

Malfermado kaj konservado de dosieroj de Microsoft

Uzu la filtrilojn de LibreOffice por konverti Excel-ajn dosierojn, aŭ por malfermi kaj konservi per vario de aliaj formatoj.