Formula breto
Uzu ĉi tiun breton por entajpi formulojn.
Noma kadro
Vidigas la referencon por la aktuala ĉelo, la amplekson de la elektitaj ĉeloj, aŭ la nomo de la regiono. Oni ankaŭ povas elekti grupon de ĉeloj, kaj tajpi nomon por tiu grupo en la Noma kadro.
Sumo
Enmetas la sumon de amplekso de ĉeloj en la aktualan ĉelon, aŭ enmetas sumajn valorojn en elektitajn ĉelojn. Alklaku en ĉelo, alklaku ĉi tiun bildsimbolon, kaj nedevige modifu la ĉelan amplekson. Aŭ elektu ĉelojn en kiujn enmeti la valorojn, kaj alklaku la bildsimbolon.
Funkcio
Enmetas formulon en la aktualan ĉelon. Alklaku ĉi tiun bildsimbolon, kaj enmetu la formulon en la Eniga linio.
Rezigni
Forigas la enhavon de la Eniga linio, aŭ malfaras la ŝanĝojn kiujn vi faris al ekzistanta formulo.
Eniga linio
Enmetu la formulon deziratan en la aktualan ĉelon. Vi povas ankaŭ alklaki la bildsimbolon Funkcia helpilo por enmeti antaŭe difinitan funkcion en la formulon.