Menuoj

La sekvaj menukomandoj estas disponeblaj por kalkultabeloj.

Note Icon

Por uzi la menuajn komandojn necesas elekti la fenestron kiu enhavas la dokumenton prilaborotan. Simile, necesas elekti objekton en la dokumento por uzi la menuajn komandojn rilatajn al la objekto.


Warning Icon

La menuoj estas kunteksodistingaj. Tio signifas ke tiuj menueroj disponeblas, kiuj rilatas al la laboro farata. Se la kursoro troviĝas en teksto, tiam ĉiuj menueroj disponeblas kiuj estas bezonataj por redakti la tekston. Se vi elektis grafikaĵon en dokumento, tiam vi vidos ĉiujn menuerojn uzeblajn por redakti grafikaĵon.


Dosiero

Ĉi tiuj komandoj rilatas al la aktuala dokumento, malfermas novan dokumenton, aŭ fermas la aplikaĵon.

Redakti

Ĉi tiu menuo enhavas komandojn por redakti la enhavon de la aktuala dokumento.

Vido

Ĉi tiu menuo enhavas komandojn por regi la ekranan vidigon de la dokumento.

Enmeti

La menuo Enmeti enhavas komandojn por enmetado de novaj elementoj, ekzemple ĉeloj, vicoj, folioj kaj ĉelnomoj en la aktualan folion.

Formato

La menuo Formato enhavas komandojn por formatado de elektitaj ĉeloj, objektoj, kaj ĉelaj enhavoj en via dokumento.

Folio

Ĉi tiu menuo enhavas komandojn por ŝanĝi kaj mastrumi folion kaj ties elementojn.

Datumoj

Uzu la komandojn de la menuo Datumoj por redakti la datumojn en la aktuala folio. Vi povas difini ampleksojn, ordigi kaj filtri la datumojn, kalkuli rezultojn, resumi datumojn, kaj krei pivotan tabelon.

Iloj

La menuo Iloj enhavas komandojn por kontroli literumadon, spuri foliajn referencojn, trovi erarojn kaj difini scenarojn.

Fenestro

Enhavas komandojn por aranĝi kaj vidigi dokumentfenestrojn.

Helpo

La Helpo-menuo ebligas al vi startigi kaj regi la Helpo-sistemon de LibreOffice.