Sumo

Enmetas la sumon de amplekso de ĉeloj en la aktualan ĉelon, aŭ enmetas sumajn valorojn en elektitajn ĉelojn. Alklaku en ĉelo, alklaku ĉi tiun bildsimbolon, kaj nedevige modifu la ĉelan amplekson. Aŭ elektu ĉelojn en kiujn enmeti la valorojn, kaj alklaku la bildsimbolon.

Bildsimbolo

Sumo

LibreOffice aŭtomate proponas ĉelan amplekson, kondiĉe ke la kalkultabelo enhavas datumojn. Se la ĉela amplekso jam enhavas suman funkcion, oni povas kombini ĝin kun la nova por doni la kunan sumon de la amplekso. Se la amplekso enhavas filtrilojn, la funkcio Subsumo enmetiĝos anstataŭ la funkcio Sumo.

Alklaku la bildsimbolon Akcepti (verdan markon) por uzi la formulon vidigitan en la enmeta linio.