Erarpepo

Agordu la prieraran mesaĝon vidigotan kiam oni enigas nevalidan datumon en la ĉelo.

Vi ankaŭ povas startigi makroon kun prierara mesaĝo. Specimena makroo troviĝas ĉe la fino de ĉi tiu paĝo.

Por atingi ĉi tiun komandon...

Choose Data - Validity - Error Alert tab.


Vidigi prieraran mesaĝon kiam oni enigas nevalidajn valorojn.

Vidigas prieraran mesaĝon kiun vi enigas en la kadro Enhavo kiam oni enigas nevalidajn datumojn en ĉelo. Se ne markita, vidigas la mesaĝon por malebligi nevalidan enigaĵon.

Ambaŭkaze, se vi elektas je "Halti", la nevalida enigaĵo foriĝos kaj la antaŭa valoro enmetiĝas en la ĉelo. Same okazas se vi elektas la dialogojn "Averto" kaj "Informo" alklakante la butonon Nuligi. Se vi fermas la dialogojn per la butono Akcepti, la nevalida enigaĵo ne foriĝos.

Enhavo

Ago

Elektu la agon okazontan kiam oni enmetas nevalidan datumon en ĉelo. La ago "Halti" forigas la nevalidan datumon kaj vidigas dialogon fermotan per alklako al Akcepti. La agoj "Averto" kaj "Informo" vidigas dialogon fermotan per alklako al AkceptiNuligi. Forigas la nevalidan enigaĵon nur kiam vi alklakas al Nuligi.

Foliumi

Malfermas la dialogon Makroo kie vi povas elekti makroon rulotan kiam oni enigas nevalidan datumon en ĉelo. La makroo ruliĝas post vidigo de la prierara mesaĝo.

Titolo

Enter the title of the macro or the error message that you want to display when invalid data is entered in a cell.

Erarmesaĝo

Enigu la mesaĝon vidigotan kiam oni enmetas nevalidan datumon en ĉelo.

Specimena makroo:

Function ExampleValidity(CellValue as String, TableCell as String)
Dim msg as string
msg = "Invalid value: " & "'" & CellValue & "'"
msg = msg & " in table: " & "'" & TableCell & "'"
MsgBox msg ,16,"Error message"
End Function