Datumkampo

La enhavo de ĉi tiu dialogo estas malsama por la datumkampoj en la areo Datumoj, kaj la datumkampoj en la areo Vico Kolumno de la dialogo DatumPiloto.

Subtotaloj

Agordu la subtotalojn kalkulotajn.

Neniu

Ne kalkulas subtotalojn.

Aŭtomata

Aŭtomate kalkulas subtotalojn.

Propre difinita

Elektu ĉi tiun eblon, kaj alklaku la tipon de subtotalo kalkulotan en la listo.

Funkcio

Click the type of subtotal that you want to calculate. This option is only available if the User-defined option is selected.

Show items without data

Includes empty columns and rows in the results table.

Nomo:

Listigas la nomon de la elektita datumkampo.

Pli

Etendas la dialogon. La butonoPli videblas nur por datumaj kampoj.

Agordaro

Malfermas la dialogon Datumkampaj Agordoj. La butono Agordoj videblas nur por kolumnaj, vicaj, aŭ paĝaj kampoj.

Se la butono Pli etendas la dialogon, la jenaj eroj aldoniĝas al la dialogo:

Vidigata valoro

Por ĉiu datumkampo, oni povas elekti la tipon de vidigo. Por iuj tipoj oni povas elekti pluan informon por baza kampo kaj baza elemento.

Tipo

Select the type of calculating of the displayed value for the data field.

Tipo

Vidigata valoro

Normala

Rezultoj vidiĝas senŝanĝe.

Diferenco de

De ĉiu rezulto, ĝia referenca valoro (vidu sube) estas subtrahita, ka la diferenco vidiĝas. Vidigas la totalojn ekster la baza kampo kiel vakajn rezultojn.

Nomita ero

Se la nomo de baza ero estas agordita, la referenca valoro por kombinaĵo de kampaj eroj estas la rezulto kie la ero en la baza kampo estas anstataŭigita per la agordita baza ero.

Antaŭa ero aŭ Sekva ero

Se "antaŭa ero" aŭ "sekva ero" estas agordita kiel la baza ero, la referenca valoro estas la rezulto por la sekva videbla membro de la baza kampo, en la ordo de la baza kampo.

% de

Ĉiu rezulto estas dividita de ĝia referenca valoro. La referenca valoro estas komputita sammaniere kiel por "Diferenco de". Totaloj ekster la baza kampo vidiĝas kiel vakaj rezultoj.

%-a diferenco de

De ĉiu rezulto, ĝia referenca valoro estas subtrahita, kaj la diferenco estas dividita per la referenca valoro. La referenca valoro estas kalkulita sammaniere kiel por "Diferenco de". Totaloj ekster la baza kampo vidiĝas kiel vakaj rezultoj.

Kuranta totalo en

Ĉiu rezulto estas aldonita al la sumo de la rezultoj por la antaŭaj eroj en la baza kampo, en la ordo de la baza kampo, kaj la totalo vidiĝas.

Rezultoj ĉiam sumiĝas, eĉ se malsama resuma funkcio estas uzita por liveri ĉiun rezulton.

% de vico

Ĉiu rezulto estas dividita per la totala rezulto por ĝia vico en la DatumPiloto-tabelo. Se troviĝas pluraj kampoj, la totalo por la datumkampo de la rezulto estas uzata. Se troviĝas subtotaloj kun mane elektitaj resumaj funkcioj, la totalo kun la resuma funkcio de la datumkampo ankoraŭ estas uzata.

% de kolumno

Same kiel "% de vico", sed uziĝas la totalo por la kolumno de la rezulto.

% de totalo:

Same kiel "% de vico", sed uziĝas la granda totalo por la datumkampo de la rezulto.

indekso

La vicaj kaj kolumnaj totaloj kaj la granda totalo, laŭ la samaj reguloj kiel supre, uziĝas por kalkuli la jenan esprimon:

( originala rezulto * granda totalo ) / ( vica totalo * kolumna totalo )


Baza kampo

Select the field from which the respective value is taken as base for the calculation.

Baza elemento

Select the item of the base field from which the respective value is taken as base for the calculation.