PivotTabelo
Agordi la aranĝon de la tabelo kiu estas generota de DatumPiloto.
DatumPiloto vidigas datumajn kampojn kiel butonojn kiujn vi povas ŝovi kaj demeti por difini la DatumPiloto-tabelon.
Aranĝo
Por difini la aranĝon de DatumPiloto-tabelo, ŝovu kaj demutu kampajn butonojn en la kampojn Paĝaj Kampoj, Vicaj Kampoj, Kolumnaj Kampoj, kaj Datumaj Kampoj. Vi povas ŝovi kaj demeti por aranĝi la datumajn kampojn en DatumPiloto-tabelo.
LibreOffice aŭtomate aldonas titolon al butonoj kiuj estas ŝovitaj en la kampon Datumaj Kampoj. La titolo enhavos la nomon de la datuma kampo kaj ankaŭ la formulon kiu kreis la datumojn.
Por ŝanĝi la funkcion uzatan de datuma kampo, duoble alklaku en la kampo Datumaj Kampoj por malfermi la dialogon Datuma Kampo. Vi ankaŭ povas duoble alklaki butonojn en la kampoj Vicaj Kampoj aŭKolumnaj Kampoj.
Pli
Malkaŝas aŭ kaŝas pluajn agordojn por la DatumPiloto-tabelo.
Rezulto
Agordoj por vidigi la rezultojn de la DatumPiloto-tabelo.
Selection from
Elektu la datumbazan kampon kiu entenas la retpoŝtan adreson de la ricevanto.
Rezultoj al
Elektu la areon kie vidigi la rezultojn de la DatumPiloto-tabelo.
Se la elektita ĉelaro enhavas datumojn, DatumPiloto superskribas la datumojn. Por malebligi perdon de ekzistantajn datumojn, lasu DatumPiloton aŭtomate elekti la areon kie vidigi la rezultojn.
Malatenti malplenajn vicojn
Malatentas malplenajn vicojn en la datumfonto.
Identigi kategoriojn
Automatically assigns rows without labels to the category of the row above.
Kolumna totalo
Kalkulas laj vidigas la totalon de la kolumna kalkulado.
Vica totalo
Kalkulas laj vidigas la totalon de la vica kalkulado.
Aldoni Filtrilon
Aldonas butonon Filtrilo al DatumPiloto-tabeloj kiuj estas bazitaj sur kalkultabelaj datumoj.
Malfermas la dialogon Filtrilo.
Ŝalti profundiĝi ĝis detaloj
Marku ĉi tiun markobutonon kaj duoble alklaku etikedon de elemento en la tabelo por malkaŝi aŭ kaŝi detalojn pri la elemento. Malmarku la butonon kaj duoble alklaku ĉelon en la tabelo por redakti la enhavon de la ĉelo.
Por kontroli detalojn en DatumPiloto-tabelo.
Faru iun el la jenaj:
-
Select a range of cells and choose Data - Group and Outline - Show Details.
-
Duoble alklaku kampon en la tabelo.
Se vi duoble alklakas kampon kiu havas najbarajn kampojn ĉe la sama nivelo, la dialogo Vidigi detalon malfermiĝas:
Vidigi detalon
Elektu la kampon kies detaloj estas kaŝotaj.