Elekti fonton
Malfermas dialogon kie vi povas elekti la fonton por via DatumPiloto-tabelo, kaj krei vian tabelon.
Elektaĵo
Elektu datuman fonton por la DatumPiloto-tabelo.
Aktuala elekto
Uzas la elektitajn ĉelojn kiel la datuman fonton por la pivota tabelo.
La datumaj kolumnoj en la DatumPiloto-tabelo uzas la saman numeran formaton kiel la unua datuma vico en la aktuala elektaĵo.
Datumfonto registrita en LibreOffice
Uzas tabelon aŭ informpeton en datumbazo kiu estas registrita en LibreOffice kiel la datumfonto por la pivota tabelo.
Ekstera fonto/interfaco
Malfermas la dialogon Ekstera fonto kie vi povas elekti la OLAP-datumfonton por la pivota tabelo.