Options
Vidigas pluajn filtrajn agordojn.
Agordaro
Usklecodistinga
Distingas inter majuskloj kaj minuskloj filtrante la datumojn.
Amplekso enhavas kolumnajn etikedojn
Inkluzivas la kolumnajn etikedojn en la unua vico de ĉelaro.
Kopii rezultojn al en
Marku la butonon, kaj tiam elektu la ĉelaron kie vidigi la filtritajn rezultojn. Vi ankaŭ povas elekti nomitan ĉelaron el la listo.
Regula esprimo
Ebligas al vi uzi ĵokerojn en la filtra agordo. Por listo de la regulaj esprimoj kiujn subtenas LibreOffice, alklaku ĉi tie.
Se la markobutono Regulaj Esprimoj estas markita, vi povas uzi regulajn esprimojn en la kampo Valoro se la listujo Kondiĉo estas agordita al '=' EGALA aŭ '<>' MALEGALA. Tio ankaŭ rilatas al la respektivaj ĉeloj kiujn vi referencas por speciala filtrilo.
Neniu duobligo
Ekskluzivas duoblajn vicojn en la listo de filtritaj datumoj.
Konservi filtrilajn kriteriojn
Elektu la markobutonon Kopii rezultojn al, kaj tiam agordu la celan ĉelaron kie vidigi la filtritajn datumojn. Se la butono estas markita, la cela ĉelaro restas ligita al la fonta ĉelaro. Vi devis agordi la fontan ĉelaron ĉe Datumoj - Agordi ĉelaron kiel datumbazan ĉelaron. Poste vi povas iam reapliki la agorditan filtrilon jene: alklaku en la fonta ĉelaro, kaj elektu je Datumoj - Refreŝigi ĉelaron.
Datuma ĉelaro
Vidigas la ĉelaron aŭ la nomon de la ĉelaro filtrota.