Serĉi celatan valoron

Malfermas dialogon kie vi povas solvi ekvacion per variablo. Post sukcesa serĉo, malfermiĝas dialogo kun la rezultoj, kiu ebligas al vi apliki la rezultojn kaj la celan valoron rekte al la ĉelo.

Por atingi ĉi tiun komandon...

Choose Tools - Goal Seek.


Apriora

En ĉi tiu sekcio, oni povas agordi la variablojn en via formulo.

Formula ĉelo

En la formulan ĉelon, enigu la referencon de la ĉelo kiu enhavas la formulon. Ĝi enhavas la aktualan ĉelan referencon. Alklaku alian ĉelon en la folio por apliki ĝian referencon al la teksta kadro.

Cela valoro

Agordas la valoron atingotan kiel nova rezulto.

Variabla ĉelo

Agordas la referencon por la ĉelo kiu enhavas la valoron modifota por atingi la celon.

Ŝrumpigi / Pligrandigi

Alklaku la bildsimbolonŜrumpigi por redukti la dialogon al la grando de la eniga kampo. Tiel estas pli facile marki la bezonatan referencon en la folio. La bildsimboloj tiam aŭtomate konvertiĝos al la bildsimbolo Maksimumigi. Alklaku ĝin por restaŭri la dialogon al ĝia origina grando.

La dialogo aŭtomate minimumiĝas kiam vi alklakas en la folio per la muso. Kiam vi malpremas la musbutonon, la dialogo restaŭriĝas kaj la referenca amplekso, difinita per la muso, emfaziĝas en la dokumento per blua kadro.

Bildsimbolo

Ŝrumpi

Bildsimbolo

Maksimumigi