Makroo

Elektu la makroon rulotan kiam la elektita grafikaĵo, kadro aŭ OLE-objekto estas elektita. Depende de la objekto elektita, la funkcio troviĝos sur la langeto Makroo de la dialogo Objekto, aŭ en la dialogo Agordi Makroon.

Evento

Listigas la eventojn rilatajn al la makrooj aktuale atribuitaj al la elektita objekto.

La jena tabelo priskribas la makroojn kaj la eventojn ligeblajn al objektoj en via dokumento.

Evento

Eventa ekagilo

OLE-objekto

Grafikaĵoj

Kadro

Aŭtomata teksto

Bildmapa zono

Hiperligilo

Alklaki objekton

Objekto estas elektita.

Muso super objekto

Muso moviĝas super la objekto.

Ekagigi hiperligilon

Hiperligilo atribuita al la objekto estas alklakata.

Muso eliras objekton

Muso moviĝas ekster la objekton.

Sukcese ŝargis grafikaĵojn

Sukcese ŝargis grafikaĵojn.

Grafikaĵoŝargado finiĝis

Grafikaĵoŝargado estas haltigebla de uzanto (ekzemple, dum elŝutado de la paĝo).

Misa Grafikaĵoŝargado

Grafikaĵoŝargado ne sukcesis, ekzemple, se grafikaĵo ne troveblis.

Enigi alfabetajn signojn

Teksto enmetiĝas per la klavaro.

Enmeti nealfabetajn signojn

Nepreseblaj signoj enmetiĝas per la klavaro, ekzemple, taboj kaj linisaltoj.

Regrandigi kadron

Kadro estas regrandigebla per la muso.

Movi kadron

Movi kadron per la muso.

Antaŭ enmeto de aŭtomata teksto

Antaŭ ol enmeti tekstan blokon.

Post enmeto de aŭtomata teksto

Post enmeti tekstan blokon.


Makrooj

Elektu la makroon rulotan kiam la elektita evento okazas.

Kadroj ebligas ligi eventojn al funkcio, por ke la funkcio povu komputi ĉu ĝi aŭ LibreOffice Writer traktu la eventon.

Kategorio

Listigas malfermajn dokumentojn kaj aplikaĵojn de LibreOffice. Alklaku la nomon de la loko kie la makrooj estas konservotaj.

Makronomo

Listigas la disponeblajn makroojn. Alklaku la makroon atribuotan al la elektita objekto.

Atribui

Agordas la elektitan eventon al la specifita evento. La atributoj de la agordita makroo agordiĝas.

Forigi

Forigas la makroon atribuitan al la elektita elemento.

Elekti makroon

Elektu la makroon atribuotan.