GlobalScope
Basic-kodo kaj dialogoj estas organizitaj en bibliotekan sistemon.
-
LibraryContainer enhavas bibliotekojn
-
Bibliotekoj povas enhavi modulojn kaj dialogojn
En Basic:
-
LibraryContainer nomiĝas BasicLibraries.
En dialogoj:
-
LibraryContainer nomiĝas DialogLibraries.
Ambaŭ LibraryContainer-oj ekzistas en aplikaĵa nivelo kaj en ĉiu dokumento. En la dokumento Basic, LibraryContainer-oj de la dokumento aŭtomate vokiĝas. Se oni volas voki la mallokan LibraryContainers de en dokumento, oni devas uzi la ŝlosilvorton GlobalScope.
Sintakso:
GlobalScope
Ekzemplo:
Ekzemplo en la dokumento Basic
' vokante al Dialog1 en la dokumenta biblioteko Standard
oDlgDesc = DialogLibraries.Standard.Dialog1
' vokante al Dialog2 en la aplikaĵa biblioteko Library1
oDlgDesc = GlobalScope.DialogLibraries.Library1.Dialog2