Shell Function
Startigas alian aplikaĵon kaj difinas la respektivan fenestran stilon, se necese.
Sintakso
Shell (Pathname As String[, Windowstyle As Integer][, Param As String][, bSync])
Parameter
Pathname
Tuta dosierujo kaj nomo de la programo startigota.
Windowstyle
Nedeviga entjera esprimo kiu specifas la stilon de la fenestro en kiu la programo ruliĝu. La jenaj valoroj eblas:
0 |
La kaŝita programa fenestro estas enfokusigita. |
1 |
La programa fenestro en normala grando estas enfokusigita. |
2 |
La minimumigita programa fenestro estas enfokusigita. |
3 |
la maksimumigita programa fenestro estas enfokusigita. |
4 |
Programa fenestro ordinare granda, elfokusigita. |
6 |
Minimumigita programa fenestro, la aktiva fenestro ankoraŭ estas enfokusigita. |
10 |
Tutekrana vidigo. |
Param
Ĉena esprimo kiu specifas la komandlinion pasotan.
bSync
Se ĉi tiu valoro estas atribuita al true, la komando Shell kaj ĉiuj taskoj de LibreOffice atendos ĝis kiam finis la ŝela proceduro. Se la valoro estas atribuita al false, la ŝelo revenos rekte. La apriora valoro estas false.
Ekzemplo
Sub ExampleShellForWin
Shell("c:\windows\calc.exe",2)
End Sub