Aliaj komandoj
Jen listo de la funkcioj kaj la ordonoj kiuj ne estas en aliaj kategorioj.
Beep Statement
Aŭdigas sonon per la aŭdigiloj de la komputilo. La tono estas sendependa de sistemo kaj oni ne povas modifi ĝian laŭton aŭ pitĉon.
GetSystemTicks Function
Liveras la nombron da sistemaj tiktakoj liveritaj de la sistemo. Oni povas uzi ĉi tiun funkcion por optimumigi specifajn procedurojn.
Environ Function
Liveras la valoron de media variablo kiel ĉenon. Mediaj variabloj dependas de la tipo de mastruma sistemo uzata.
CreateUnoDialog Function
Kreas objekton Basic Uno kiu reprezentas dialogon regilon por Uno dum Basic-rultempo.
CreateUnoValue Function
Liveras objekton kiu reprezentas strikte tipizeman valoron kiu referas al la Uno-tipa sistemo.
CreateObject Function
Kreas UNO-objekton. Sub Vindozo, povas ankaŭ krei OLE-objektojn.
Ĉi tiu metodo kreas ekzemplerojn de la tipo pasita kiel parametro.
GetDefaultContext Function
Liveras la aprioran kuntekston de la procedura serva fabrikilo, se ekzistanta, alie liveras referencon 'null'.
ThisComponent Statement
Adresas la aktivan komponanton por ke ĝiaj atributoj estas legeblaj kaj agordeblaj. ThisComponent uziĝas el dokumento Basic, kie ĝi reprezentas la dokumenton al kiu Basic apartenas. La tipo de objekto alirita de ThisComponent dependas de la dokumenta tipo.