StrComp Function
Komparas du ĉenojn kaj liveras entjeran valoron kiu reprezentas la rezulton de la komparo.
Sintakso:
StrComp (Text1 As String, Text2 As String[, Compare])
Liverota valoro:
Entjero
Parametro:
Text1: Ĉena esprimo
Text2: Ĉena esprimo
Compare: Ĉi tiu nedeviga parametro agordas la komparan metodon. Se Compare = 1, la ĉena komparo estas usklecodistinga. Se Compare = 0, la ĉena komparo ne estas usklecodistinga.
Livera valoro
-
Se Text1 < Text2 el la funkcio liveriĝos -1
-
Se Text1 = Text2 el la funkcio liveriĝos -0
-
Se Text1 > Text2 el la funkcio liveriĝos 1
Ekzemplo:
Sub ExampleStrComp
Dim iVar As Single
Dim sVar As String
iVar = 123.123
sVar = Str$(iVar)
MsgBox strcomp(sVar , Str$(iVar),1)
End Sub