InStr Function
Liveras la pozicion de ĉeno en alia ĉeno.
La funkcio InStr liveras la pozicion kie la kongruo troviĝas. Se la ĉeno ne troveblas, la funkcio liveras nulon.
Sintakso:
InStr ([Start As Long,] Text1 As String, Text2 As String[, Compare])
Liverota valoro:
Entjero
Parametroj:
Start: Numera esprimo kiu markas la pozicion en ĉeno kie komenci serĉi la specifitan subĉenon. Se vi ellasas ĉi tiun parametron, la serĉo komencos ĉe la unua signo de la ĉeno. La maksimuma permestita valoro estas 65535.
Text1: La ĉena esprimo serĉota.
Text2: La ĉena esprimo serĉota.
Compare: Nedeviga numera esprimo kiu difinas la tipon de komparo. La valoro de ĉi tiu parametro povas esti 0 aŭ 1. La apriora valoro 1 specifas tekstan komparon kiu ne estas usklecodistinga. La valoro 0 specifas tekstan komparon kiu estas usklecodistinga.
Por eviti rultempan eraron, ne agordu la parametron Compare se vi ellasis la unuan livereblan parametron.
Ekzemplo:
Sub ExamplePosition
Dim sInput As String
Dim iPos As Integer
sInput = "Office"
iPos = Instr(sInput,"c")
Print iPos
End Sub