Right Function
Liveras la plejdekstrajn "n" signojn de ĉena esprimo.
Vidu ankaŭ: Funkcio Left.
Sintakso:
Right (Text As String, n As Long)
Liverota valoro:
Ĉeno
Parametroj:
Text: Ĉena esprimo kies plejdekstraj signoj estas liverotaj.
n: Numera esprimo kiu difinas la nombron da signoj liverotaj. Se n = 0, liveriĝos senlonga ĉeno. La maksimuma permesita valoro estas 65535.
La jena ekzemplo konvertas daton en formato YYYY-MM-TT al la usona formato (MM/TT/YYYY).
Ekzemplo:
Sub ExampleUSDate
Dim sInput As String
Dim sUS_date As String
sInput = InputBox("Please input a date in the international format 'YYYY-MM-DD'")sInput = InputBox("Bonvolu tajpi daton laŭ la internacia formato 'YYYY-MM-TT'")
sUS_date = Mid(sInput, 6, 2)
sUS_date = sUS_date & "/"
sUS_date = sUS_date & Right(sInput, 2)
sUS_date = sUS_date & "/"
sUS_date = sUS_date & Left(sInput, 4)
MsgBox sUS_date
End Sub