Mid Function, Mid Statement

Liveras la specifitan parton de ĉena esprimo (funkcio Mid), aŭ anstataŭigas la parton de ĉena esprimo per alia ĉeno (ordono Mid).

Sintakso:

Mid (Text As String, Start As Long [, Length As Long]) aŭ Mid (Text As String, Start As Long , Length As Long, Text As String)

Liverota valoro:

String (only by Function)

Parametroj:

Text: Ĉena esprimo modifota.

Start: Numera esprimo kiu montras la signan pozicion en ĉeno kie komenciĝas la ĉena parto anstataŭota aŭ liverota. La maksimuma permesita valoro estas 65535.

Length: Numera esprimo kiu liveras la nombron da signoj anstataŭota aŭ liverota. La maksimuma permesita valoro estas 65535.

Se la parametro Length en la funkcio Mid ellasiĝas, ĉiuj signoj en la ĉeno ek de la komenca pozicio ĝis la fino de la ĉeno estos liverotaj.

Se la parametro Length en la ordono Mid estas malpli ol la longo de la teksto anstataŭota, la teksto reduktiĝos ĝis la longo specifita.

Text: La ĉeno kiu anstataŭos la ĉenan esprimon (ordono Mid).

Error codes:

5 Nevalida procedurvoko

Ekzemplo:

Sub ExampleUSDate

Dim sInput As String

Dim sUS_date As String

    sInput = InputBox("Please input a date in the international format 'YYYY-MM-DD'")sInput = InputBox("Bonvolu tajpi daton laŭ la internacia formato 'YYYY-MM-TT'")

    sUS_date = Mid(sInput, 6, 2)

    sUS_date = sUS_date & "/"

    sUS_date = sUS_date & Right(sInput, 2)

    sUS_date = sUS_date & "/"

    sUS_date = sUS_date & Left(sInput, 4)

    MsgBox sUS_date

End Sub