Format Function

Konvertas nombron al ĉeno, kaj poste formatigas ĝin laŭ la formato specifita.

Sintakso:

Format (Number [, Format As String])

Liverota valoro:

Ĉeno

Parametroj:

Number: Numera esprimo konvertota al formatita ĉeno.

Format: Ĉeno kiu specifas la formatan kodon por la nombro. Se Format ellasiĝas, la funkcio Format faros kiel la funkcio Str.

Formataj kodoj

La jena listo priskribas la kodojn por formati nombron:

0: Se Number havas ciferon ĉe la pozicio de la 0 en la formata kodo, la cifero vidiĝos, alie nul vidiĝos.

Se Number havas malpliajn ciferojn al la nombro da nuloj en la formata kodo, (ĉe ajna flanko de la dekuma markilo), antaŭaj aŭ malantaŭaj nuloj vidiĝos. Se la nombro havas pliajn ciferojn maldekstre de la dekuma markilo ol la nombro da nuloj en la formata kodo, la ekstraj ciferoj vidiĝos sen formato.

Dekumaj lokoj en la nombro rondiĝas laŭ la nombro da nuloj kiuj aperas post la dekuma markilo en la Formata kodo.

#: Se Number enhavas ciferon ĉe la pozicio de la lokokupilo # en la Formata kodo, la cifero vidiĝos, alie nenio vidiĝos ĉe tiu pozicio.

Ĉi tiu simbolo faras kiel 0, escepte ke la antaŭaj aŭ malantaŭaj nuloj ne vidiĝos se pli da #-signoj troviĝas en la formata kodo ol ciferoj en la nombro. Nur la rilataj ciferoj de la nombro vidiĝos.

.: La dekuma lokokupilo difinas la nombron da dekumaj lokoj maldekstre kaj dekstre de la dekuma markilo.

Se la formata kodo enhavas nur #-lokokupilojn maldekstre de ĉi tiu simbolo, nombroj malpli ol 1 komenciĝos per dekuma markilo. Por ĉiam vidigi antaŭan nulon kun frakcia nombro, uzu 0 kiel lokokupilon por la unua cifero maldekstre de la dekuma markilo.

%: Multiplikas la nombron per 100 kaj enmetas la elcentan signumon (%) tien, kie la nombro aperas en la formata kodo.

E- E+ e- e+ : Se la formata kodo enhavas almenaŭ unu ciferan lokokupilon (0 aŭ #) dekstre de la simbolo E-, E+, e-, or e+, la nombro formatiĝos laŭ la scienca aŭ eksponeciala formato. La litero E aŭ e enmetiĝos inter la nombro kaj la eksponento. La nombro da lokokupiloj por la ciferoj dekstre de la simbolo difinas la nombron da ciferoj en la eksponento.

Se la eksponento estas negativa, minusa signumo vidiĝos ĵus antaŭ la eksponento kun E-, E+, e-, e+. Se la eksponento estas pozitiva, plusa signumo vidiĝos nur antaŭ eksponentoj kun E+ or e+.

La disigilo de miloj vidiĝos se la formata kodo enhavas la disigilon inter ciferaj lokokupiloj (0 or #).

La uzado de punkto kiel disigilo de miloj ka dekuma markilo dependas de la regiona atributo. Kiam oni tajpas nombron en Basic fontkodon, ĉiam uzu punkton kiel la dekuman markilon. La signo eventuale vidigota por la dekuma markilo dependas de la nombra formato en la sistemaj agordoj.

- + $ ( ) space: plus (+), minus (-), dolaro ($), spaceto, aŭ krampoj tajpita rekte en la formata kodo vidiĝas laŭlitere kiel signo.

To display characters other than the ones listed here, you must precede it by a backslash (\), or enclose it in quotation marks (" ").

\ : The backslash displays the next character in the format code.

Characters in the format code that have a special meaning can only be displayed as literal characters if they are preceded by a backslash. The backslash itself is not displayed, unless you enter a double backslash (\\) in the format code.

Signoj, kiujn deklivo devas antaŭi en la formata kodo por ke ili vidiĝu laŭlitere kiel signoj, estas dat- kaj taghor-formataj signoj (a, c, d, h, m, n, p, q, s, t, w, y, /, :), numer-formataj signoj (#, 0, %, E, e, komo, punkto), kaj ĉen-formataj signoj (@, &, <, >, !).

Oni povas ankaŭ uzi la jenajn apriorajn numerajn formatojn. Escepte de "General Number" (ĝenerala numero), ĉiuj aprioraj formataj kodoj liveras la nombron kiel dekuman nombron kun du dekumaj pozicioj.

Se oni uzas apriorajn formatojn, la nomo de la formato devas esti en citiloj.

Apriora formato

General Number: Nombroj vidiĝos kiel tajpitaj.

Currency: (kurza) enmetas dolaran signumon antaŭ la nombro kaj enmetas negativajn nombrojn en krampojn.

Fixed: Vidigas almenaŭ unu ciferon antaŭ la dekuma markilo.

Standard: Vidigas nombrojn kun disigilo de miloj.

Percent: Multiplikas la nombron per 100 kaj postgluas elcentan signumon post la nombro.

Scientific: Vidigas nombrojn laŭ scienca formato (ekzemple, 1.00E+03 por 1000).

Formata kodo estas dividebla en tri sekciojn apartigitajn per punktokomoj (;). La unua parto difinas la formaton por pozitivaj valoroj, la dua parto por negativaj valoroj, kaj la tria parto por nul. Se oni specifas nur unu formatan kodon, ĝi apliku al ĉiuj nombroj.

You can set the locale used for controlling the formatting numbers, dates and currencies in LibreOffice Basic in - Language Settings - Languages. In Basic format codes, the decimal point (.) is always used as placeholder for the decimal separator defined in your locale and will be replaced by the corresponding character.

The same applies to the locale settings for date, time and currency formats. The Basic format code will be interpreted and displayed according to your locale setting.

Error codes:

5 Nevalida procedurvoko

Ekzemplo:

Sub ExampleFormat

    MsgBox Format(6328.2, "##,##0.00")

    REM Ĉiam uzu punkton kiel dekuman markilon por nombroj en Basic-fontkodo.

    REM vidigas ekzemple 6,328.20 en angla lokaĵaro, 6.328,20 en germana lokaĵaro.

End Sub