Redakti ĉenan enhavon

La jenaj funkcioj redaktas, formatigas, kaj ĝisrandigas la enhavon de ĉenoj. Uzu la &-operacion por kroĉi ĉenojn.

Format Function

Konvertas nombron al ĉeno, kaj poste formatigas ĝin laŭ la formato specifita.

LCase Function

Konvertas ĉiujn majusklojn en ĉeno al minuskloj.

Left Function

Liveras la nombron da maldekstraj signoj specifitaj el ĉeno.

LSet Statement

Ĝisrandigas ĉenon al la maldekstro de ĉena variablo, aŭ kopias variablon de tipo propre difinita al alia variablo de malsama tipo propre difinita.

LTrim Function

Forigas ĉiujn antaŭajn spacetojn ĉe la komenco de ĉena esprimo.

Mid Function, Mid Statement

Liveras la specifitan parton de ĉena esprimo (funkcio Mid), aŭ anstataŭigas la parton de ĉena esprimo per alia ĉeno (ordono Mid).

Right Function

Liveras la plejdekstrajn "n" signojn de ĉena esprimo.

RSet Statement

Ĝisrandigas dekstren ĉenon en ĉena variablo, aŭ kopias propre difinitan variablan tipon al alia.

RTrim Function

Forigas la spacetojn ĉe la fino de ĉena esprimo.

Trim Function

Forigas ĉiujn antaŭajn kaj malantaŭajn spacetojn el ĉena esprimo.

UCase Function

Konvertas minusklajn signojn en ĉeno al majusklaj.

Split Function

Liveras tabelon de subĉenoj el ĉena esprimo.

Join Function

Liveras ĉenon el nombro da subĉenoj en ĉena tabelo.

ConvertToURL Function

Konvertas sisteman dosieran nomon al dosiera URL.

ConvertFromURL Function

Konvertas dosieran URL al sistema dosiera nomo.