Val Function
Konvertas ĉenon al numera esprimo.
Sintakso:
Val (Text As String)
Liverota valoro:
Duobla
Parametroj:
Text: Ĉeno kiu reprezentas numeron.
Per la funkcio Val, oni povas konverti ĉenon kiu reprezentas nombrojn al numeraj esprimoj. Ĉi tiu estas la inverso de la funkcio Str. Se nur parto de la ĉeno enhavas nombrojn, nur la unuaj taŭgaj signoj de la ĉeno konvertiĝas. Se la ĉeno ne enhavas nombrojn, la funkcio Val liveras la valoron 0.
Ekzemplo:
Sub ExampleVal
MsgBox Val("123.123")
MsgBox Val("A123.123")
End Sub