Asc Function

Liveras la Askian (ASCII = American Standard Code for Information Interchange) valoron de la unua signo en ĉena esprimo.

Sintakso:

Asc (Text As String)

Liverota valoro:

Entjero

Parametroj:

Text: Valida ĉena esprimo. Nur la unua signo en la ĉeno uziĝas.

Uzu la funkcion Asc por anstataŭi klavojn per valoroj. Se la funkcio Asc ricevas vakan ĉenon, LibreOffice Basic raportas rultempan eraron. Krom 7-bitaj Askiaj signoj (Kodoj 0-127), la Askia funkcio povas trakti nepreseblajn signojn en Askia kodo. Ĉi tiu funkcio ankaŭ povas trakti 16-bitajn unikodajn signojn.

Error codes:

5 Nevalida procedurvoko

Ekzemplo:

Sub ExampleASC

    Print ASC("A") REM liveras 65

    Print ASC("Z") REM liveras 90

    Print ASC("Las Vegas") REM liveras 76, ĉar nur la unua signo traktiĝas

End Sub

CHR