Const Statement
Difinas ĉenon konstanto.
Sintakso:
Const Text = Expression
Parametroj:
Text: Konstanta nomo kiu kongruas kun la konvencioj pri nomado de variabloj.
Konstanto estas variablo kiu helpas plibonigi la legeblecon de programo. Konstantoj ne difiniĝas kiel specifa tipo de variablo, sed anstataŭe kiel lokokupiloj en la kodo. Oni povas difini konstanton nur unufoje kaj ne povas ŝanĝi ĝin. Uzu la jenan ordonon por difini konstanton:
CONST KonstNomo=Esprimo
La tipo de esprimo ne gravas. Se programo ruliĝas, LibreOffice Basic konvertas la programan kodon interne por ke ĉiufoje kiam konstanto uziĝas, la difinita esprimo anstataŭas ĝin.
Ekzemplo:
Sub ExampleConst
Const iVar = 1964
MsgBox iVar
Const sVar = "Programo", dVar As Double = 1.00
MsgBox sVar & " " & dVar
End Sub