CInt Function
Konvertas ĉenan aŭ numeran esprimon al entjero.
Sintakso:
CInt (Expression)
Liverota valoro:
Entjero
Parametroj:
Expression: Numera esprimo konvertota. Se la Expression estas ekster la amplekso inter -32768 kaj 32767, LibreOffice Basic raportos troan eraron. Por konverti ĉenan esprimon, necesas tajpi la nombron kiel normalan tekston ("123,5") uzante la aprioran numeran formaton de la uzata mastruma sistemo.
Ĉi tiu funkcio ĉiam rondigas la frakcian parton de numero al la plej proksima entjero.